🔗 ⚙️

Abismo from Ostserĉado by Silphium

Tracklist
3.Abismo4:11
Lyrics

Estas truo en mia animo,
Ĝi ankaŭ kreskas en mia sino,
Mia korpo staras manĝeble.
La abismo min trafos espereble.

La abismo konsumas ĉiun homon,
Kiu volas forgesi sian nomon,
Ĝi ne naskiĝas averte,
En kutimlernaĵoj ĝi restas inerte.

Kelkaj abismoj kaŝadas kadavrojn,
Kaj voras la vivojn, la agrojn,
Tion nia ĉiutago montris al ni,
Ni ilin bone konas ekde la vid'.

Ni marŝas surstrate inter trankvil',
Sed ne surprizas nin jam la bild',
De membroj sangantaj sub ĉiu bal',
Iu ajn murdus por kapital'.

Credits
from Ostserĉado, released July 31, 2022
Carlos Velazquillo: All.
LicenseCC BY-NC-SA 3.0. See the Creative Commons website for details.
Tags
Recommendations